第7章 尸变—REVEKI?INTA KADAVRO
- 世界语全译本:聊斋志异(全4册)
- 蒲松龄原著 孙明孝主编
- 1168字
- 2019-11-20 18:49:26
Maljunulo de Yangxin estis lokano de Caidian. La vilaĝo situis 5 aŭ6 liojn for de la urbo. La maljunulo kun sia filo funkciigis apudvojan hotelon por vojaĝantaj komercistoj. Estis kelkaj ĉaristoj. Dum sia vojaĝo ili ofte loĝis en la hotelo de la maljunulo. Iuvespere la ĉaristoj venis al la hotelo en kvaropo, sed tiam la hoteloĝuste estis plene okupita de klientoj. La kvaropo jam nek povis veturi returne nek elpensis iun solvon, do obstine petegis, ke la hotelmastro akceptu ilin tranokti. Post meditado, la maljunulo elpensis lokon, sed li skrupulis, ke tio verŝajne ne kontentigos la gastojn. "Ni petas nur negrandan lokon por tranokti," respondis la gastoj. "Kiel ni ankoraŭpretendus esti elektemaj?"
Fakteĵus mortis bofilino de la maljunulo. La kadavro kuŝis enĉambro, dume la filo de la maljunulo foriris por aĉetiĉerkon kaj ankoraŭne revenis hejmen. Opiniante la funebranĉambron sufiĉe kvieta, la maljunulo kondukis la gastojn iri tien trapasinte strateton. Enirinte laĉambron, ili vidis, ke sur tablo staras lampo nebulluma, kaj post la tablo pendis funebra kurteno kaj papera litkovrilo vualis la mortinton. La tranoktejo por ili estis internaĉambro, tuj post alia pordo, kie troviĝis komuna litaro.Ĉar la kvaropo estis jam sufiĉe lacigita de longa vojaĝo, tial ili rapide endormiĝis tuj post kiam la kapoj ektuŝis la kapkusenojn kun pli kaj pli laŭtiĝanta ronkado. Escepte restis ankoraŭ duonkonscia nur unu gasto, kiu ekaŭdis susuron de sur la lito de la mortinto. Li rapide malfermis siajn okulojn kaj vidis, ke la lampo antaŭ la funebra kurteno prilumas ĉion tre klare: jen la virina kadavro jam leviĝis forpuŝinte la paperan litkovrilon kaj ellitiĝis. Iom post iomŝi eniris laĉambron, kun vizaĝo pale orflava kaj silka volvaĵo ĉirkaŭ la frunto. Proksimiĝinte al la litaro, ŝi sin klinante blovis laŭvice al la dormantoj unu post la alia. La gasto teruriĝis, timante ke ŝi alvenos blovi. Liŝtele suprentiris la litkovrilon por plene kovri sian kapon retenante sian spiron por subaŭskulti.
Postnelonge la virina kadavro efektive alvenis kaj blovis al li, ĝuste same kiel al la aliaj gastoj. Poste li perceptis, ke ŝi foriris el la ĉambro kaj aŭdiĝis susuro de la papera litkovrilo. Nur tiam li kuraĝis elŝovi sian kapon, rigardis kaj vidis, ke la virina kadavro jam rekuŝiĝis rigide kiel antaŭe. La gasto en granda timo ne kuraĝis eligi sonon. Li nur silente piedtuŝis la aliajn gastojn, sed neniu el ili moviĝis. Ne trovante rimedon, la gasto pensis, ke preferinde li vestu sin kaj forkuru. Apenaŭli volis preni sian veston, tiam aŭdiĝis la susuro de la papera litkovrilo. Li ektimis, rekuŝiĝis kaj sin kaŝis kun la kapo sub la kovrilo. Li perceptis, ke la virina kadavro revenas, blovas foj-refoje kaj foriras.
Post momento, li aŭdis sonon de la kadavra lito kaj sciis, keŝi rekuŝiĝis. Tiam li malrapide etendis sian manon el sub la litkovrilo, trovis sian pantalonon, en kiun li haste ŝovis sin kaj nudpiede elkuris. Samtempe leviĝis ankaŭ la virina kadavro, verŝajne por postkuri la gaston. Kiam ŝi foriris de la funebra kurteno, la gasto jam malriglis la pordon kaj kuris el laĉambro. La virina kadavro postkuris lin persekute. La gasto kriis kurante sed neniu el la vilaĝanoj respondis. Li volis frapi la pordon de la mastro, sed timis, ke mankas sufiĉe da tempo kaj la virina kadavro lin kaptos. Do li direktis sin al la urbo kaj per sia tuta forto kuris laŭla vojo.
Post momento li atingis la orientan antaŭurbon, kie li ekvidis templon kaj aŭdis sonon de frapado al la ligna fiŝo. Li urĝe frapadis la templan pordon, sed la bonzo ne kuraĝis tuj enlasi lin pro la neordinara okazo. Dum palpebrumo la virina kadavro jam alkurisĝis li tiel proksime keŝi distancis nur iom pli ol futon. La gasto trovis sin en des pli granda embaraso. Ekster la templo staris poplo, kun grandeco perimetre de 4 aŭ5 futoj. Do li prenis la arbon kiel sianŝildon. Kiam la kadavro atakis de dekstre li eskapis deŝi maldekstren, kiamŝi atakis de maldekstre li eskapis dekstren. Tio faris la virinan kadavron ankoraŭpli furioza. Tamen post longdaŭra reciproka malcedo ili ambaŭ tre laciĝis elĉerpite. La virina kadavro haltis staranta senmove, dum la gastoŝvitante anhelis, sin ŝirmante per la arbo. Jen la virina kadavro abrupte ĵetis sin antaŭen kaj etendis siajn ambaŭ brakojn por kapti lin trans la arbo. La gasto surprizite falis teren. Ne povante kapti lin, la virina kadavro rigidiĝisĉirkaŭbrakumante la arbtrunkon.
Subaŭskultinte longan tempon, la bonzo aŭdis plu nenion, nur tiam li eliris kaj vidis la gaston surtere kuŝanta. Per kandelo prilumante li trovis la gaston mortinta, tamen malsupre de la koro ankoraŭla kapo movetiĝis. La bonzo dorsportis lin enen, nur post la noktfino li rekonsciiĝis. La bonzo trinkigis al li akvon kaj pridemandis, kio okazis. La gasto respondis priĉio. Tiam la matena krepusko ankoraŭ regisĉion neklara. Rigardante al la arbo, la bonzo efektive vidis rigidan kadavron, kio forteŝokis lin. Raporto tuj estis sendita al la guberniestro. Tiu persone venis esplori kaj ordonis, ke oni liberigu la fingrojn de la virina kadavro for de la arbo, sed vane. Zorge rigardante oni trovis, ke la fingroj de ambaŭ manoj senescepte kurbiĝis kiel hokoj, kies ungoj ĉiuj eniĝis en la arbtrunkon. Laŭordone ankaŭ aliaj homoj helpis plenforte tiri kaj post multa klopodo fine sukcesis. Tiam oni povis vidi, ke la fingrokavoj kvazaŭestis boritaj.
La guberniestro sendis oficiston al la hejmo de la maljunulo, kie oni ĝuste tumultis pro la malapero de la kadavro kaj pereo de la gastoj. La oficisto sciigis ilin priĉio. La maljunulo sekvis lin iri tien kaj revenigis la kadavron. Kun ploro la gasto demandis la guberniestron: "Ni eliris kvarope sed nun mi revenas unuope sola. Kiel mi povus kredigi tion al miaj samvilaĝanoj?" La guberniestro donis al li dokumenton kiel pruvon kaj sendis lin por reveni hejmlokon.