第24章 雹神—DIO DE HAJLO
- 世界语全译本:聊斋志异(全4册)
- 蒲松龄原著 孙明孝主编
- 523字
- 2019-11-20 18:49:26
En Wanli-erao (1573~1620), Ming-dinastio, sinjoro Wang Yuncang de Zichuan veturis al la suda provinco por enoficiĝi. Ĉar li volis ascendi la Monton de Drako kaj Tigro por viziti laĈielan Majstron, li venis al Poyang-lago. Kiam liĵus enirisŝipon, alveturis homo en boato, petante pere de la ŝipano aŭdiencon de sinjoro Wang. Sinjoro Wang akceptis lin kaj opiniis lin belstatura kaj impone vestita. La alvenanto prenis el sino vizitkarton de laĈiela Majstro, dirante: "Informiĝinte pri la alveno de Via Moŝto, laĈiela Majstro sendis min unue vin bonvenigi." Sinjoro Wang tre miris pri la antaŭscio kaj rigardis laĈielan Majstron kiel dion. Do li vizitis kun pli granda dio.
LaĈiela Majstro regalis sinjoron Wang per festeno. Vestoj, ĉapoj kaj barboj de la servistoj multe diferenciĝis de tiuj de ordinaraj homoj. Ankaŭ la bonveniginto troviĝis tie.
Post momento li flustris al la Ĉiela Majstro kaj tiu diris al sinjoro Wang: "Jen via samlokano, sinjoro, ĉu vi ne konas lin? "
Sinjoro Wang demandis, kiu li estas.
"Li ja estas Li Zuoche la dio de hajlo laŭ famkonata mitologio," respondis laĈiela Majstro.
Aŭdinte tion, la gasto estis tiel mirigita, keŝanĝiĝis lia mieno. "Okaze li diris al mi, ke li devas iri pluvi kaj hajli laŭordono de la Dio, tial venas adiaŭi," daŭrigis laĈiela Majstro.
"Sed kie?" demandis sinjoro Wang.
"Zhangqiu," tiu respondis.
Pensante ke la loko tuj limtuŝas kun lia hejmloko, sinjoro Wang sentis grandan zorgon. Li deiris de sia seĝo kaj petis pri nuligo de la hajlado.
"Sed tio estas laŭ ordono de la Dio kaj la kvanto estas difinita," diris la Ĉiela Majstro.
"Kiel oni rajtas subnuligi senpermese?" Tamen sinjoro Wang ankoraŭ insiste petegis.
LaĈiela Majstro longtempe meditis kaj fine diris al la dio de hajlo: "Do faligu la hajlojn kiel eble plej ofte al la monto por eviti damaĝon al plantaĵoj." Kaj li aldonis averton: "Ĉar la honorinda gasto estasĉe ni, do vi foriruĝentile ne krude!"
La dio de hajlo eliris kaj venis al korto. Fumoj ekaperis sub liaj piedoj, nebule kaj nuboze tiel daŭrisĉirkaŭhoron, li eksaltis iom pli alte ol la arbo en la korto. Li resaltis kaj pli altis ol la pavilono. Jen ektondris kaj li flugis al la nordo. Tremis tiam domoj kajŝanceliĝis manĝilaroj.
"Ho, ĉu la foriro nepre devas esti kun tondro?" sinjoro Wang demandis timigite. "Ĉar mi jam avertis lin, li jam bridis sian foriron iom modera. Alie li malaperis dum pli forta ektondro."
Sinjoro Wang adiaŭis kaj revenis, notinte tiun daton. Li sendis homon al Zhangqiu kaj informiĝis, ke tiun tagon efektive okazis furioza hajlado, kiu ŝveligis multajn rojojn kaj kanalojn, sed en kamparo falis nur kelkaj grajnoj.