第22章 斫蟒——HAKI BOAON

Du fratoj Hu de Hutian-vilaĝo eniris profundan valon dum sia arbohakado kaj renkontis gigantan boaon. La pliaĝa frato, kiu iris antaŭe estis ekglutita de la boao. Komence la pli juna frato volis forkuri pro teruro, sed vidante ke la pliaĝa frato estis mordita, li tre koleris kaj eklevinte sian hakilon li hakis al la kapo de la boao. La kapo vundiĝis, sed la glutado neĉesis. Kvankam la kapo de la pliaĝa frato estis en faŭko de la boao, tamen liaŝultro ankoraŭrestis ekstere. En hasteco la pli juna frato trovis nenian savrimedon, li do per siaj du manoj kaptis piedojn de sia pliaĝa frato kaj tutforte tiris, fine li eĉsukcesis eltiri sian fraton el la faŭko. La boao foriris kun doloro. Rigardante al la pliaĝa frato, la pli juna frato ektrovis, ke liaj nazo kaj oreloj jam fandiĝis kaj lia vivo estis en danĝero. La pli juna frato ŝultroportis sian fraton revenen kaj post pli ol dekfojaj paŭzoj fine atingis sian hejmon kaj la pliaĝa frato resaniĝis nur post duonjara kuracado kaj ripozo. Ĝis nun cikatroj ankoraŭ pleniĝas sur lia vizaĝo kaj tie kie devis esti nazo kaj oreloj, restis nur truoj.

Ho, inter kampuloj tamen troviĝas tiel brava pli juna frato! Aŭ oni diras: "La boao fine ne povis engluti lin pro kortuŝiĝo de la bonvirteco de la junfrato." Jes, tio estas fidinda!