第18章 种梨—ELKRESKIGO DE PIROJ

Kampulo vendis pirojn en foiro. Piro tre bongusta. Prezo karega. Taoisto, ĉifone vestita, almozpetis ĉe la ĉaro. La kampulo tjuis lin, sed li tamen ne foriris. Ekkoleriĝinte la kampulo lin insultis.

"El centoj da piroj en via ĉaro," diris la taoisto,"mi almozpetas nur unu, kio kostas al vi negrandan perdon. Kial do koleri?" Ĉirkaŭrigardantoj persvadis la pirvendanton doni unu malbonan piron, por ke li foriru. Sed la kampulo obstine ne konsentis.

Kelnero en bazaro trovis la diskutbruon tro malpaca, mem aĉetis unu kaj donacis al la taoisto, kiu lin riverencdankis kaj diris al homamaso: "Mi, religiulo, ne konas avaron, jen mi regalos vin per miaj bongustaj piroj."

"Sed kial ne unue vin mem, se vi havos?" iuj intermetis.

"Ĉar anticipe mi bezonas tiun ĉi, kernon kiel semon," kaj li formanĝegis la pironĝis kerno, kiun li tenis en la mano.

Perŝovelo de sur siaŝultro li fosis kavon, profundan je kelkaj coloj, enmetis la kernon, kovrisĝin per tero kaj petis la akvon. Entrudiĝemulo transdonis al li bolantan akvon el apudvoja butiko, per kiu la taoisto akvumis la fosejon, kie antaŭĉies okuloj, ekaperis ĝermo, kiu kun ĉiu sekundo, pli kaj pli grandiĝis, rapide arbiĝis kun prospera branĉaro kaj jen ekfloris kaj jen fruktoj elkreskis: grandaj kaj aromaj piroj pendis dense sur la arbo. La taoisto plukis ĉeloke kaj disdonis al ĉirkaŭrigardantoj, elĉerpiĝis baldaŭĉiom. Perŝovelo li ekhakis la arbon tinte kaj tinte fine dehakis kaj kun folihava branĉo sur ŝultro, la taoisto senhaste iris for. Kiam la taoisto faris sorĉarton, la kampulo ankaŭpuŝiĝis inter homamaso, rigardis absorbite eĉforgesante pri sia negoco. Nur post foriro de la taoisto li revenis al siaĉaro, kiu, je lia surprizo,fariĝis jam ekskluzive malplena. Li komprenis, keĉiom da pirojĵus disdonitaj, estas lia propra varo. Atente observinte li komprenis plie ke li komprenis ankaŭperdis el laĉaro ŝpato, hakrompita. Ege koleris, li haste postkuris. Trans muro li vidisŝpatstumpon, forlasita –jenĝuste la trunko de la pirujo. Malaperis tamen la taoisto kaj lin mokridisĉiuj en foiro.

Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:

Kiel malprudenta estas la kampulo! Kaj kia stulta avareco! ke oni lin mokridisĉiuj en foiro, tio ne estas senmotiva! Ofte okazis al vilaĝa riĉulo tiel, ke li facile koleris, se amiko petos de li pruntedoni de rizoj. Li eĉ kalkulis grumblante: "Tio sufiĉas por elspezo de pluraj tagoj!" Aŭ, li facile malkontentis, se oni petos, ke li donu helpon al homo en malfortuno aŭalmozmanĝon al orfo aŭvidvino. Li kalkulis: "Tio sufiĉas por konsumo de dek aŭkvin homoj." Tiaj avaruloj kalkulis harfendeme eĉ inter propraj patro kaj filoj aŭ fratoj. Tamen ili estas ege disipemaj en hazardludado, aŭ por elaĉeti sian vivon de bandito. Tiaj aferoj ja estas sennombre multaj, do, kio estas mirinda en la stulteco de la kampulo?